Fokusoj de la Semajno (Apr 10)
  2015-04-10 15:05:25  Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN sabate diris al raportistoj, ke la Sekureca Konsilio estas maltrankvila pri la humana situacio en Jemeno, kiu falis en eskaladiĝantan perforton dum la lastaj semajnoj, kaj ellaboras projekton de rezolucio proponita de Rusio.

Dino Kawar, jordania ambasadoro al UN, ĉi-monata prezidento de la Sekureca Konsilio, diris al raportistoj post fermita interkonsiliĝo dum pli ol unu horo, ke membroj de la konsilio kunvenos plu kun membroj de la Golfa Kunlabora Konsilio en la semajnfino. Ŝi asertis, ke la baza kaŭzo de la humana krizo en Jemeno kuŝas en tio, ke la ŝijaista grupo Houthi ne plenumis la rezolucion 2201 de la Sekureca Konsilio, kiu postulas, ke ĝi retiru siajn militantojn el la registaraj organoj de Jemeno kaj senkondiĉe partoprenu en intertraktado proponita de UN. La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco diris, ke pro la aeratakoj de Saud-Arabio kaj aliaj landoj, estis blokita la plano pri transporto de materialoj de humana helpo al Jemeno. La komitato kritikis la kaoliciajn trupojn, kiuj regis la aerspacon kaj havenojn, ke ili intencis bloki la transporton de helpmaterialoj.

La 6a de aprilo estis Internacia Tago de Sporto por Disvolvado kaj Paco. Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde alvokis plifortigon de la rolo de sporto en komunumoj de la tuta mondo por helpi realigon de daŭripova progreso kaj ŝanĝon.

Li diris en sia mesaĝo pri tiu internacia tago, ke sporto havas la forton helpi disvolvadon de potencialo de individuoj, komunumoj kaj nacioj. Ĝi instigas personan kreskadon, estas la ĉefa forto por elimini seksajn barojn kaj povas starigi pontojn inter linioj, kiuj alie povus dividiĝi. Ban rimarkigis, ke sporto povas helpi vundeblajn grupojn en la socio, precipe junulojn kaj handikapulojn per ilia partopreno en programoj de fizika eduko kaj sportaj aktivecoj. Li diris, ke tiurilate sporto nutras la socion per kreado de kulturo, en kiu la bazaj valoroj, kiaj egaleco, la akcepto de reguloj, reciproka respekto kaj justeco, estas alte taksataj.

Ĉina olimpika ĉampiono de 110-metra hurdokurado Liu Xiang anoncis sian eksiĝon marde en Sina Weibo, la ĉina versio de Twitter. Liu fariĝis la unua vira olimpika ĉampiono de Ĉinio en atletiko, kiam li gajnis la 110-metran hurdokuradon en la Atenaj Olimpikoj en 2004, egaligante la mondan rekordon de 12,91 sekundoj, kreitan de brito Colin Jackson. Tri jarojn poste li gajnis la oran medalon de la Monda Ĉampionado en Osako, Japanio. Liu rompis la mondan rekordon per la rezulto de 12,88 sekundoj en Laŭzano en julio de 2006. En la Pekinaj Olimpikoj, li lamis for el la unua raŭndo pro pligraviĝo de vundo je akila tendeno post la falsa starto de alia atleto. Kvar jarojn poste en la Londonaj Olimpikoj, li sin retiris el konkurso denove per aserto de simila kialo.

"Mia kurejo, miaj hurdoj, vi akompanis min 19 jarojn. Ni unuafoje renkontiĝis, kiam mi estis 13-jara," diris Liu Xiang. "Mi revenis al la Londonaj Olimpikoj, ĉar mi ne volis esti nomata malkuraĝulo."