Informoj el nepala esperantisto Esploristo (Pradip Ghimire) pri tretremo en Nepalo(2015-4-29)
  2015-04-29 15:57:27  Selena

Merkrede nia redakcio telefone intervjuis nepalan esperantiston Esploristo, kiu konigis al ni pri la tertremo en Katmanduo. Jen estas liaj informoj.

Oni nomis la tertremon, tertremo de Ghorkha. Ghorkha estas centro de tertremo kaj ĝi situas meze de fama urbo Pokhara kaj Katmanduo.

Ĝi estas 2-a plej forta tertremo en la historio de Nepalo kun la forteco de 7,9-magnituda tertremo. Antaŭa tertremo estis kun 8,5-magnituda tertremo en la jaro 1993 kaj mortis pli ol 8000 homoj.

Nombro de mortintoj jam superas 5000 kaj la vunditoj pli ol 10000 inkluzive mortintoj de Katmanduo pli ol 1300 kaj 20 en everesto (ĝis 2015-4-29)

Grupoj de savistoj nun helpas en izolitaj vilaĝoj kie pli ol 80% da konstruaĵoj estis detruitaj. La registaro divenas, ke la nombro de mortintoj superos 10000. Kaj ĝi anoncis senpage kuraci viktimojn.

Monhelpo al viktimoj ankoraŭ ne estis distribuita, nur la ĉiutagaj bezonaĵoj estis disdonitaj. Monhelpo kun la sumo de 800 milionoj da usona dolaro venis el Japanio. Ĉinio ankaŭ helpegas savi viktimojn kun modernaj ekipaĵoj, sed la barata registaro  zorgas ĉefe pri iliaj civitanoj, kiuj estas en Nepalo. Bhutana ĉefministro mem vizitis Nepalon kun monhelpo de miliono da usona dolaro. Helpo ankaŭ venis el Britio, Kanado, Kataro, Pakistano, Srilanko, Aŭstralio, Koreio, Nederlando, Pollando, Germanio k.t.p.

Vetero en Nepalo estas aĉa, foje pluvas foje sunas.

Homoj en Katmanduo tranoktis ekster siaj domoj pro la timego de postskuoj. Nun la vivo en Katmanduo renormaliĝas. Nun homoj en Katmanduo timas pri epidemio kaj forlasas Katmanduon.

Mankas akvo, elektro kaj reto en diversaj kvartaloj de Katmanduo. Detruiĝis multaj konstruaĵoj  Patan Darbar, Hanuman dhoka, Bharatpur Darbar square, Dharara turo k.t.p. Tiuj estas ĉefaj allogaĵoj de turistoj.

Katmanduo forŝoviĝis 3 metrojn suden. Everesto restas en sama loko