Muzika koncerto de la litova familia grupo Sepa kaj Asorti
  2015-04-30 13:26:17  Li Lu

Lastdimanĉe, en la Dusk Down Club kiu troviĝas en la Shanlao-hutong, Pekino, homoj ĝuiis malgrandan koncerton donitan de la litova familia grupo Sepa kaj Asorti. Ili kantis orelplaĉajn kantojn en Esperanto, prezentis litovan kaj ĉinan tradiciajn muzikojn. Ĉifoje estas unua fojo por ili fari viziton en Ĉinio, estas interese, ke ili ne nur ŝatis ĉinan teon, sed ankaŭ alkoholaĵo, lil eĉ verkis melodion nomatan "Baijiu"(alkoholaĵo), kiu multe plaĉas al la aŭskultantoj. Venis al la koncerteto ĉirkaŭ 30 homoj, inter kiuj multaj ne povas paroli Esperanton, tamen la Esperanto-muziko vekis al ili grandan intereson. Oni en la belaj melodioj kaj dancis kaj drinkis.

Por partopreni la premiodonan ceremonion de la internacia konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" , Sepa kaj Asorti unafoje vizitis Ĉinion. Antaŭ tio ili jam havis vojaĝojn en pli ol 30 landoj, kaj delonge havis la revon vojaĝi al Ĉinio. Ĉifoje, dank' al la konkurso, ili finfine realigis la revon kaj persone ĝuis la kulturon, vivon kaj la muzikon.

En la koncertoj pekinaj kaj hangzhou-aj, prezentiĝis la kanto Koloro de l'Mondo, pro kiu Sepa kaj Asorti povis veni al Ĉinio kaj sperti la malsaman kutimon, teon kaj ĉinan specialan muzikon.

Jen estas fotoj de la muzika koncerto en la Dusk Down Club.