Li Keqiang atingis Braziljon por oficiala vizito al Brazilo
  2015-05-19 10:39:27  Ĝoja

Lunde posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia edzino Cheng Hong aviadile atingis la aerarmean bazon en Braziljo kaj komencis sian oficialan viziton al Brazilo invitite de brazila prezidentino Dilma Rousseff.

Li Keqiang diris, ke tio estas lia unua vojaĝo al Latin-Ameriko post lia enoficiĝo kiel ĉina ĉefministro, kaj Brazilo estas la unua stacio. Ĉinio kaj Brazilo estas grandaj evoluantaj landoj kun grava influo, kaj inter ili estas profunda tradicia amikeco. Li diris, ke la du landoj ekonomie kompletigas unu la alian kaj havas similajn disvolvajn strategiojn, kaj ambaŭ sin dediĉas al evoluigo de ekonomio kaj plibonigo de la popola vivteno. Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn kun Brazilo laŭ strategia kaj longperioda konsidero, laŭdas Brazilon pro ĝiaj atingoj en ekonomia kaj socia disvolvado kaj estas memfida pri perspektivo de la rilatoj kun Brazilo.

Li Keqiang esperis profunde interŝanĝi opiniojn kun brazilaj gvidantoj pri akcelo de politika konfido, profundigo de praktika kunlaboro kaj striktigo de kulturaj interŝanĝoj. Li esperis ankaŭ, ke la du flankoj fokusiĝos al kunlaboro en la kampoj de produktkapablo, ekipaĵa fabrikado, infrastruktura konstruado, komerco kaj investo, plialtigos la nivelon kaj kvaliton de la duflanka reciprokprofita kunlaboro, faros sufiĉan komunikadon pri kunlaboro inter BRICS-landoj, klimata ŝanĝiĝo, internacia financa kunlaboro, la rilatoj inter Latin-Ameriko kaj Ĉinio kaj aliaj komune atentataj internaciaj kaj regionaj demandoj por protekti kaj pliigi ĝeneralajn interesojn de novmerkataj kaj evoluantaj landoj. Li konvinkiĝis, ke la vizito antaŭenpuŝos disvolvadon de la ĉina-brazila strategia partnereco.