Ĉina ĉefministro veturis per ĉina trajno en Rio-de-Ĵanejro
  2015-05-21 15:04:32  Ĝoja

Merkrede matene en Rio-de-Ĵanejro ĉina ĉefministro Li Keqiang veturis per metroa vagonaro produktita de Ĉinio. Li substrekis profundigi dulandan reciprokprofitan kunlaboron kaj fari la ekipaĵan fabrikadon de Ĉinio ora vizitkarto. Cetere, Li ankaŭ vizitis la ekspozicion de la ekipaĵa fabrikado de Ĉinio.

Aŭdinte, ke multaj ĉinaj vagonaroj estos uzataj venontjare en Rio-de-Ĵanejro dum la Olimpikoj, Li Keqiang diris, ke tio estas provo de la ekipaĵa fabrikado de Ĉinio, kaj la ĉinaj entreprenoj devas plenumi la projekton bonkvalite, laŭkvante kaj ĝustatempe kaj fari la ekipaĵan fabrikadon de Ĉinio ora vizitkarto en la akra internacia konkurenco.

En sia interparolo kun Luiz Fernando Pezão, ŝtatestro de Rio-de-Ĵanejro, Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Brazilo en la kampoj de infrastrukturo kaj ekipaĵa fabrikado kaj grandigi la spacon por reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Vizitante la ekspozicion de la ekipaĵa fabrikado de Ĉinio, Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Brazilo en la kampoj de fabrikado de vagonoj, ŝipoj kaj aŭtoj, ferŝtala industrio kaj konstruaj materialoj. Samtempe Ĉinio volas importi el Brazilo bonkvalitajn agrikulturajn produktaĵojn kaj konkurencivajn ekipaĵojn.

Mauro Vieira, brazila ministro pri eksteraj afeorj, kaj Pezão, diris, ke la brazila-ĉina strategia partnereco liveras vastan spacon por la dulanda ekonomia kunlaboro. Brazilo volas disvolvi kunlaboron kun Ĉinio pri ekipaĵa fabrikado kaj produktkapablo, grandigi komercon de bonkvalitaj produktaĵoj kaj bonvenigi kaj subteni ĉinajn entreprenojn partopreni en infrastruktura konstruado. Ili konvinkiĝis, ke la vizito de ĉina ĉefministro malfermos pli belan perspektivon de la dulandaj rilatoj kaj profundigos praktikan kunlaboron.