La du kongresoj de Esperanto okazis en Kunming
  2015-05-21 16:29:43  Li Lu


De la 16-a ĝis la 18-a de majo en Kunming, la ĉefurbo de Yunnan-Provinco, okazis la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso kaj la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Por la kongresoj, kolektiĝis entute pli ol 300 partoprenantoj el 15 landoj.

La temo de la fervojista kongreso estas: "Esperanto kunligu la landojn de la Silka Vojo". La temo de la ĉina kongreso de Esperanto tekstas: "Retrorigardado kaj perspektivado – la Esperanto-movado eniras en la novan etapon".

Dimanĉe, inaŭguriĝis la du kongresoj en la Kultura Kastelo Fubao. Persone alparolis la inaŭguron Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo; Liang Gongqing, prezidanto de la laborgrupo por la superrigardo de la fervoja kaj rapidŝosea konstruado, Popola Registaro de Yunnan-Provinco; Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo; Duan Yongxing, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, kaj Rodica Todor, prezidantino de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

En sia parolado Chen Haosu substrekis, ke Esperanto trovu sian ĝustan lokon en la projekto "Unu zono, unu vojo" per kiu la ĉina registaro volas kunligi la landojn de la antikva Silka Vojo tra la tuta eŭrazia kontinento. Koincide, la ĉi-foja IFEF-kongreso fokusiĝas ĝuste al tiu ĉi temo.

Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, en parolado

Dum la inaŭguro oni laŭtlegis ricevitajn gratulajn mesaĝojn de Mark Fettes kaj de LEE Jungkee, prezidanto kaj estrarano de la Universala Esperanto-Asocio.

Wang Ruixiang, vicprezidanto de ĈEL kaj gxia ĝenerala sekretario, voĉlegas salutmesaĝon de Mark Fettes, prezidanto de UEA


Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL, faris la raporton de la laboroj de la organizaĵo dum la pasintaj du jaroj.

Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL, faras raporton pri la laboro de ĈEL


Duan Yongxing, prezidanto de LKK kaj direktoro de la Yunnan-a Arta Kolegio, en parolado

Reprezentantoj de 10 landaj sekcioj de IFEF (Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Rumanio kaj la gastiganta lando Ĉinio) kaj individuoj el 5 landoj kaj reprezentanto de la Tutmonda Sennacieca Asocio.

Posttagmeze de la sama tago okazis pluraj fakkunsidoj. Unue estis kunsido de legantoj de El Popola Ĉinio kaj de aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia. Poste kunsidis instruistoj, komercistoj, medicinistoj kaj konstantaj komitatanoj de ĈEL.

La 18-an de majo finiĝis la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto. La 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso daŭros ĝis la 23-a de majo.