Ĉinio kaj Kolombio malfermos novan paĝon de kunlaboro
  2015-05-22 14:26:37  Yu Rongkang

Ĵaŭde en Bogoto vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun kolombia prezidento Juan Manuel Santos. Li diris, ke Ĉinio volas preni la 35an datrevenon de la starigo de la ĉina-kolombiaj diplomatiaj rilatoj kiel la novan startpunkton por akceli politikan interfidon, plifortigi pragmatan kunlaboron, ekspansiigi interhomajn interŝanĝojn kaj striktigi kunordigon kaj kunagon en internaciaj kaj regionaj aferoj kun Kolombio.

Ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio kaj Kolombio estas forte interkompletigaj ekonomie, kaj la duflanka kunlaboro prezentas vastan perspektivon. Ĉinio volas grandigi la dudirektan investadon kaj antaŭenpuŝi industrian kupliĝon de la du landoj. Li proponis ekspansiigon de kunlaboro en produktkapablo kaj ekipaĵa fabrikado kaj bonvenigis la partoprenon de la evoluintaj landoj. Li akcentis, ke la ĉina registaro instigas siajn firmaojn partopreni en infrastruktura konstruado de Kolombio. Li aldonis, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la interhomaj interŝanĝoj de la du landoj kaj volas kun Kolombio bone organizi la 35-jaran jubileon de la diplomatiaj rilatoj.

En la nomo de la registaro kaj popolo de Kolombio Santos varme bonvenigis ĉinan ĉefministron, opiniante, ke lia vizito fariĝos nova mejloŝtono de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke la duflankaj rilatoj glate disvolviĝis, kaj la kunlaboro en politiko, ekonomio kaj kulturo estis senĉese cementita en la pasintaj 35 jaroj. Kolombio bonvenigas la ĉinan flankon partopeni en ĝia konstruado de ŝoseo, fervojo, aerodromo kaj haveno kaj disvolvi kunlaboron en produktkapablo, ekipaĵa fabrikado kaj agrikulturo.

Post la interprolo la du gvidantoj ĉeestis la subskribon de dokumentoj de kunlaboro en multaj kampoj. Krome, la du landoj publikigis komunan deklaron.