Rusa ĉinologo verkis libron pri Xi Jinping kaj "Ĉina Revo"
  2015-06-03 12:22:09  Ĝoja


La 1an de majo en moskvaj librovendejoj aperis la libro titolita "Xi Jinping: Realigi Ĉinan Revon". La verkisto estas rusa fama ĉinologo Yury Tavrovsky. La libro estas la unua biografio farita de rusa klerulo pri ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping. El rigardo de klerulo la libro montras kreskadon kaj ŝtat-regantan ideon de la ĉina gvidanto. En la libro estas historioj, kiujn rusoj ne konas sed scivolemas. Lastatempe sinjoro Yury Tavrovsky estis intervjuata de raportisto de Ĉina Radio Internacia.

Yury Tavrovsky estas rusa fama erudiciulo pri orientaj landoj, politika komentisto kaj profesoro de Popola Amikeca Universitato de Rusio. Frue li laboris en la fako pri ideologio sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Svetio, poste servis kiel sendito de Rusio en Ĉinio kaj kiel raportisto, kaj li vizitis multajn lokojn de Ĉinio. Li sin dediĉas al studado de Ĉinio kaj konsentas la ideon "Ĉina Revo", kiu rilatas al granda reprospero de la ĉina nacio, kaj konsentas la strategion "Unu Zono kaj Unu Vojo", kiu favoras ĉiujn najbarajn landojn. La libro "Xi Jinping: Realigi Ĉinan Revon" ĝuste estas la rezulto de lia studado. Yury Tavrovsky diris, ke de la longa tempo li atentas ĉinan ŝtatan prezidanton Xi Jinping kaj konscias, ke li ofte prezentas novajn ŝtat-regantajn planojn por la estonteco. Li diris:

"Mi kolektis diversajn dokumentojn, artikolojn kaj eldonaĵojn, kiuj konigis lin. Mi rimarkis, ke li estas tre studinda kaj neordinara, li estas granda politika persono ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta mondo."

Demandite pri la kialo verki la libron, Yury Tavrovsky diris, ke nun la rusa socio atentas Ĉinion, precipe en la fono, ke Rusio estas sankciata de la Okcidento. Cetere, dulandaj kunlaboraj programoj estas en tagordo kaj rusoj pli multe interesiĝas pri Ĉinio. Tial necesas ĉi tiu libro por konigi Xi Jinping, la ĉinan ŝtatan prezidanton, al rusoj por ke ili pli bone konu tion, kio okazas en Ĉinio, kaj pli klare komprenu la disvolvan direkton de Ĉinio, eĉ de la mondo. Li diris:

"Per la vivresumo de prezidanto Xi Jinping, mi montris la ŝanĝiĝon, zigzagan vojon, defion kaj ekonomian evoluon, kiujn la ĉina popolo travivis en la lastaj dekoj da jaroj. Kompreneble mi esperas, ke la libro influos la personojn, kiuj decidas ŝtatajn aferojn. Ĉar iuj el ili ankoraŭ ne fidas Ĉinion, tial la misio de mia libro estas konigi Ĉinion al tiuj, kiuj ellaboras politikojn pri ŝtata disvolvo, por ke ili pli profunde kaj pli ĉiuflanke konu Ĉinion kaj konu la kialon de la afero, ke Rusio fariĝis vera strategia partnero de Ĉinio."

La libro "Xi Jinping: Realigi Ĉinan Revon" estas eldonita de rusa influhava eldonejo. Ĝenerala redaktoro pri neromanaj verkaĵoj, sinjoro Evgeny Kabiev, diris, ke sciinte la finon de la libro li tuj komencis eldonon. Por li la libro estas rara trezoro, ĉar en Rusio ne estis libro pri la nuna ĉina ŝtata prezidanto. Krome la libro ne similas al aliaj biografioj, en ĝi estas multaj gravaj historioj kaj multflanke rakontas pri la granda persono. Li diris:

"Oni devas scii, ke la libro, eldonita en Rusio, estas la unua biografio pri la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping. En Rusio liaj multaj historioj estas ne konataj, sed interesas rusojn."

Sinjoro Alexey respondecas pri eldono, li diris, ke lia teamo konsideris kaj ŝanĝis foje kaj refoje la eldonan planon, por ke la pako kaj kovrilo kongruu kun enhavo de la libro kaj kun identeco de la ĉefrolo." Li diris:

"Ni estas forte subtenataj de gvidantoj de nia eldonejo kaj la libro estis privilegia programo. Ankaŭ membroj de nia teamo konas la signifon de la libro."

Rusa prezidento Putin diris: "La ĉina ekonomia kreskado estas la ŝanco, ĉar per ĝi nia "ekonomia velo" povas kapti "ĉinan venton". La frazo estas printigita en la kovrilo de la libro "Xi Jinping: Realigi Ĉinan Revon". Yury Tavrovsky diris, ke pro la senĉese kreskanta influo de Ĉinio, la najbaro Rusio pli necese kaj pli dezire komprenas Ĉinion. Kaj la eldono de la libro estas ĝustatempa, nun la dulandaj rilatoj estas en la plej alta nivelo en la historio, la ĉina gvidanto kun freŝa originaleco povas pluapaŝe redukti la distancon inter la du popoloj kaj helpi al rusoj pli bone kompreni la profundan signifon de strategia partnereco kun Ĉinio.