Pintkunveno de AU fokusiĝas al regiona disvolvado kaj rajtigo de virinoj
  2015-06-15 15:52:05  Ĝoja

Dimanĉe en la sud-afrika urbo Johannesburgo malfermiĝis la 25a Pintkunveno de Afrika Unio. Ĝin ĉeestas ŝtataj estroj, registaraj ĉefoj aŭ reprezentantoj de pli ol 50 membroŝtatoj de Afrika Unio. Ili diskutas pri afrika evoluigo, rajtigo de virinoj, regiona sekureco kaj publika sano.

En la lastaj jaroj la afrika ekonomio kontinue kreskis, kaj Afrika Unio havis pli kaj pli fortan fidon pri la estonteco de Afriko. Ĝi ne nur elmetis la celon fini ĉiujn militojn en la regiono antaŭ 2020 kaj elimini malsaton antaŭ 2025, sed ankaŭ aprobis la strategion "Afrika Aspiro en 2063" en sia pintkunveno en la komenco de la kuranta jaro, celante realigi regionan integrecon, pacon kaj prosperon de nova Afriko en la venontaj 50 jaroj.

Zhang Ming, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj speciala sendito de la ĉina registaro, gvidis delegacion ĉeesti inaŭguron de la pintkunveno, invitite de Komisiono de Afrika Unio.