Ekologia evoluado en Wuding-gubernio, Yunnan-provinco
  2015-06-24 15:18:36  Ĝoja


Ĉe la ĉina sudokcidenta landlimo estas gubernio Wuding de ji-nacieca aŭtonoma subprovinco de Yunnan-provinco. Tie famas Wuding-koko. Ekde la jaro 1368 ĝi estis la manĝaĵo specifa por imperiestroj kaj korteganoj, nun ĝi estas unu el la famaj pladoj de la Yunnan-provinco. Sinjoro Li Guozhong, direktoro de fabriko de kokobredejo en la gubernio Wuding, diris:

"La korpo de la koko estas granda, viando delikata, osto krakmanĝebla kaj gusto freŝa, la supo de la koko dolĉa kaj bongusta, kaj la kvanto de amina acido pli multa ol tiu de aliaj kokoj."

Li Guozhong konigis, ke pli ol dekmil kokoj libere vivas en lia 150-mua arbaro, ili estas dikaj kun koloraj plumoj.

En la jaro 2009 Li Guozhong eksiĝis el fabriko kaj komencis bredadon. Per kredito komence li bredis nur 18 kokojn, nun la nombro de reproduktaj kokoj jam superis 14 mil, sub gvidado de li 600 lokaj familioj komencis la bredadon. Li Guozhong esperis bone protekti la rasfonton de Wuding-koko kaj riĉigi vilaĝanojn.

"Mi volas gvidi pli da vilaĝanoj riĉiĝi per la bredad kaj bone protekti la rasfonton."

En la provinco Yunnan ĉie estas montoj kaj disas vilaĝoj, kio ne kongruas kun grandskala bredado, tial lastajn jarojn oni helpis evoluadon de grandaj entreprenoj por ke kamparanoj profitu de ili. Nun la produkta valoro de la bredado en la gubernio Wuding superis 320 milionojn da juanoj. Sinjoro Wen Zhong, vcestro de wuding-a brutobredada buroo, emfazis, ke verda ekologia evoluado estas la principo.

"Nun lokan specion gravae minacas la entrudo de granda nombro da alilokaj specioj de kokoj, tial ni subtenas lokanojn protekti puran wuding-kokon. Granda bredejo liveras idaron de wuding-koko al kamparanoj."

La gubernio Wuding ankaŭ stimulas lokanojn riĉiĝi per administrado de loĝejoj por turistoj. Shao Ruhua estas administristo de la loĝejo Huaxingyuan, kiu situas en la vidindejo Leona Montaro. Li diris:

"Leona Montaro areas 16,8 kvadratajn kilometrojn, ĝi estas la fama budaisma montaro de anktikva tempo. Mia loĝejo estas la unue malfermita, nun estas sume 28 en la montaro. Ni bone utiligas la resursojn ankaŭ bone protektas la medion."

Fraŭlo Guo Yunfei nun preparas ekfunkciigon de loĝejo por turistoj. Li diris:

"Estas pura akvo, verda montaro kaj densaj arboj en la Leona Montaro, la natura oksigen-baro. Ĉio nepre ne estos detruita."

Karaj aŭskultantoj! Nun ni finu la raporton pri ekologia evoluado en Wuding-gubernio, Yunnan-provinco. Koran dankon pro via aŭskulto.