Ĉina agplano de prevento kaj rego de akva poluado
  2015-07-01 14:51:02  Ĝoja

Lago Baiyangdian, kiu situas en la mezo de Hebei-provinco, estas la plej granda en ĉina ebenaĵo Haihe, kaj ĝi areas 1 320 milionojn da kubaj metroj. La lago Baiyangdian ludas gravan rolon por rezisti kontraŭ inundo, reguligi klimaton, regi poluadon kaj protekti variecon de specioj, tial ĝi estis titolata "reno en la ĉina nordoriento".

Ĉirkaŭ la lago vivas preskaŭ 100 mil loĝantoj, iatempe ili forĵetis rubon en la lagon. Kaj sen media takso oni ekkonstruis vidindaĵojn, eĉ rekte lasis poluan akvon en la lagon. Krome, kontraŭleĝa bredado serioze plimalbonigis la lagon. Iu vilaĝano en la gubernio Anxin diris:

"La poluado el bredado estas serioza, kial? La unua poluado fontas el logaĵoj por fiŝo, kaj la dua elfekaĵoj de fiŝoj."

Antaŭ nelonge la ĉina Ministerio pri Media Protektado kaj la hebei-a registaro kune interparolis kun la registaro de la urbo Baoding, kiu respondecas pri la lago, kaj postulis, ke ĝi regu poluadon kaj fine de junio alprenu ĉiujn rimedojn, kaj antaŭ limdato de regado estu sukcesa en ekzameno. Nun komenciĝis la regado, ĉiuj kontraŭleĝaj bredoj haltis, fine de la venonta septembro ĉiuj 45 vilaĝoj plenumos translokigon de rubaĵoj kaj trakton de polua akvo. Estro pri mediprotekta fako de la gubernio Anxin diris:

"Traktita polua akvo nivelos je A, Se ne atinginte la nivelon oni ne rajtos malfermi vidindaĵon aŭ hotelon."

La 16an de aprilo Ĉinio publikigis "Agplanon de prevento kaj regado de akvopoluado", kiu inkludas 10 alineojn, 35 artikolojn kaj 238 rimedojn. Laŭ la agplano en la jaro 2020 grandmezure malpliiĝos la nombro de serioze poluaj akvoj, kontinue altiĝos kvalito de trinkebla akvo, estos unuapaŝe bremsata la poluado de subtera akvo kaj pliboniĝos la medio de akvo en la ĉina Nordoriento. En la jaro 2030 ĝenerale pliboniĝos la kvalito de akvo en la tuta lando, unuapaŝe rekomenciĝos funkciado de akvoekologia sistemo. En la mezo de ĉi tiu jarcento ĉiudimensie pliboniĝos la ekologia medio kaj bone ekcirkulos la ekologia sistemo. Oficisto de la ĉina Ministerio pri Media Protektado sinjoro Chen Yongqing konigis:

"Multaj rimedoj estas kvantmezureblaj kaj ekzameneblaj kun klaraj devoj, fakte la agplano estas agprojekto."

238 rimedoj en la agplano celas solvi elstarajn problemojn de akvopoluado, inter ili 65 direktas plibonigi akvokvaliton, 54 restarigi kaj protekti akvoekologion, 48 preventi eblajn riskojn kaj 70 plibonigi leĝojn kaj regulojn. Luo Jianhua, ĝenerala sekretario pri media asocio sub Tut-Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, diris:

"En la pasinteco kiu regis poluadon tiu kaŭzis la poluadon, la agplano klare elmetas la trian flankon, nome kiu pagos monon tiu kaŭzos la poluadon, kaj la tria flanko laboros ĉi-flanke. Tio utilos al regado de industria poluado, precipe de eluzita akvo."

La agplano elmetas ankaŭ monitoradon de fonto al krano por trinkebla akvo, la grava flanko, tial. Fakulo Wang Jinsheng diris:

"Per la normo de akvokvalito ni administris la trinkeblan akvon, nun la agplano elmetas la tutprocezan monitoradon, tio estas granda progreso, necesas klopodo kaj laboro por plenumi ĝin."

Laŭ kalkulo necesas 4 000 ĝis 5 000 miliardoj da investo por atingi la ĝeneralan celon de la jaro 2020 kaj plenumi programojn en la agplano, kiuj ludos gravan rolon por stabiligi kreskadon de la ĉina ekonomio kaj progresigi mediprotektan industrion. Oficisto de la ĉina Ministerio pri Media Protektado Chen Yongqing diris:

"Laŭ mi ekzistas granda komerco ĉi-flanke: ne nur estos malstreĉita la premo de malrapidiĝo de la ekonomia kreskado, sed ankaŭ naskiĝos laborpostenoj, kompreneble pliboniĝos la akvomedio. Estos gajno en multaj terenoj."