Mia patro Li Zhimi
  2015-08-31 16:02:55  Ĝoja


(Li Xinggang rakontis)

"La historion mia patro intermite rakontis en sia vivo."

Tion esprimis 66 jaraĝa Li Xinggang, palpante kovrilon de iu romano per la fingroj. La libro nomiĝas "Sonĝo de Familio" redaktita de li laŭ spertoj de lia patro en la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito. Lia patro Li Zhimin estis oficiro de Kuomintango, en batalo liaj gamboj estis vunditaj kaj resanigitaj de internacia kuraca teamo en Tuyunguan, sudokcidenta de Ĉinio. Tion Li Zhimin neniam forgesis.

"Mia patro servis kiel vicbatalionestro de la regimento 498 sub la divizo 166. La 22an de novembro de 1944, por ke la trupo sin retiru estrante 3 soldatojn li dinamitis ŝoseoponton, la dinamito vundis liajn gambojn. La 3 soldatoj faris simplan portilon el bambuo kaj alterne portis lin ĝis Tuyunguan la 2an de decembro."


(Aŭstria kuracisto Walter Freudmann)

Aŭstria kuracisto Walter Freudmann akceptis lin kaj profunde impresis Li Zhimin pro lia detala prizorgo kaj forta respondeco. Li Xinggang diris:

"Tiutage kuracisto Walter Freudmann finis formalaĵon, liveris nutraĵojn kaj loĝigis la 3 soldatojn. Matene de la sekva tago Walter unuafoje ekzamenis lin, demandis pri lia vundo kaj tuj faris komunan diagnozon."

Tiam la gamboj de Li Zhimin nigriĝis kaj ŝvelis. Walter tuj serioze ekzamenis lin, eĉ uzis tiaman raran X-optikan ekipaĵon kaj diagnozis, ke estas malserioza la vundita dekstra gambo, sed serioza la vundita maldekstra maleolo, eĉ eblos esti rompita. Post zorgema analizo Walter finfine alprenis konservativan terapion: relokigi la rompitajn ostojn kaj fiksi ilin per gipso.

Dank' al zorgema flegado de Walter pliboniĝis Li Zhimin.

"Post du semajnoj gipso ĉirkaŭ la gamboj malfiksiĝis pro malapero de ŝvelo. Kuracisto diris, ke tio estas la bona signo. Pli ol 2 monatojn poste, en la hospitalo de Guiyang-urbo, mia patro ricevis la duan komunan diagnozon, dume membroj de trejnado de la hospitalo lernis ĉeloke. Walter disponigis aŭton al mia patro, kaj persone subapogis lin per manoj al la aŭto."

En resaniĝo, Li Zhimin povis paŝi per lambastonoj. Unuafoje li vidis la plenan aspekton de Tuyunguan, kio tute superis lian imagon.

"En kulmina tempo estis pli ol 5 mil kuracistoj kaj flegistoj. Komence mia patro opiniis, ke ĝi estas nur ordinara ambulanco, poste li povis iri per lambastonoj kaj trovis, ke ĉie estas domoj el bambuoj, kovritaj de herboj."


(Simpla operacia tablo)

Ĝuste kun tiu ĉi vivkondiĉo en la 7 jaroj de 1938 ĝis 1945 ĉina ruĝa kruco, al kiu apartenas la internacia kuraca teamo, faris 200 mil fojojn da operacoj, relokigis rompitajn ostojn por pli ol 30 mil homoj, enhospitaligis pli ol 2 milionoj da personoj kaj proksimume 4,5 milionoj da personoj ricevis ambulatorian kuracadon.

La 15an de aŭgusto de 1945 japana mikado deklaris senkondiĉe kapitulaci. Rapide la informo venis kaj ĉiuj personoj en Tuyunguan ĝojis pompe. Sekve de la fino de milito, finiĝis la misio de la internacia kuraca teamo, kaj membroj de la teamo sinsekve foriris de Ĉinio.

Laŭ saneco Li Zhimin estis aranĝita en "provizora regimento 28" kaj translokiĝis al urbo Zunyi. La plej granda bedaŭro por Li Zhimin kaj aliaj vunditoj estas ne esprimi dankon kaj bondeziron al kuracistoj, kiuj donis duan vivon al ili.


(Fremdlandaj kuracistoj en Tuyunguan)

Lastajn jarojn la registaro de la urbo Guiyang laboris por elfosi en la historio rakontojn pri Tuyunguan.

"La historio estas ege grava. Ĝi apartenas ne nur al Guizhou, sed ankaŭ al la tuta lando. Tuyunguan estis la centro, de kie dissendiĝis forto spirita kaj materiala."

Kiel posteulo de savito Li Xinggang esprimis admiron al la fremdaj kuracistoj, kiuj helpis la ĉinan popolon en la milito.

"La kuracistoj venis al Ĉinio en ilia plej bona juneco, kio estas ege kortuŝita. Ili enkorpigis la principon de tiama ruĝa kruco 'savu kaj amu' ".

En baldaŭa aŭgusto la urbo Guiyang okazigos grandskalan eventon por celebri la 70an datrevenon de la venko de Kontraŭjapana Milito, tiam oni invitos posteulojn de la kuracistoj al Tuyunguan kaj rememorigos la historion. Sciinte tion Li Xinggang estas emocia:

"Estae bonege! Mi regalos ilin. Se ni ne povos renkontiĝi vizaĝ-al-vizaĝe, mi ankaŭ poŝtsendos al ili la libron por esprimi mian dankon."

Kvankam forpasis la kuracistoj kaj la savitoj, tamen la honoro kaj sango ne helis, la staranta monumento memorigi la internacian kuracan teamon ankoraŭ rakontas.