Internacia kuraca teamo
  2015-08-19 11:26:08  Ĝoja


(Fremdlandaj kuracistoj)

"Kial oni starigis la monumenton?"

"Ĉu estas la nigra monumento?"

"Jes, kun la statuo."

"Mi ne scias. Ŝajne estis antaŭ 4 jaroj…"

Tuyunguan situas en la ĉina sudokcidenta urbo Guiyang kaj estas arbara parko. Tie ĉie estas verdaj arboj, birdoj pepadas kaj floroj aromas. Estas ne multe konata la rakonto okazinta en la loko. La monumento menciita celas memorigi ĝeneralan trupon de ĉina ruĝa kruco, proksime al ĝi estas monumento por memorigi "internacian kuracan teamon" kaj steleo de brita kuracistino Barbara Courner.

84jaraĝa Peng Hongshu estas guiyang-ano. Ĉiufoje veninte al Tuyunguan li vizitas la monumentojn kaj meditas pri la pasintaĵoj. Li ofte ripetas rakontojn pri internacia kuraca teamo en Tuyunguan. Peng Hongshu diris, ke en juneco li ofte aŭdis de maljunuloj "historiojn", ĝuste de ili li scias la internacian kuracan teamon.

"Ili aĝis pli ol 70 jarojn kaj ofte rakontis ĉe pordo de magazeno. De ili mi aŭdis la internacian kuracan teamon, nekonatan nomon tiam. Nun ili jam forpasis."

De tiam Peng Hongshu kolektas dokumentojn pri la historio de la internacia kuraca teamo kaj sinsekve publikigis artikolojn titolitajn "Suplemento de Tuyunguan" kaj "Epizodoj de Internacia Kuraca Teamo en Tuyunguan". Li rigardas kiel devon konigi rakontojn de fremdlandaj kuracistoj, kiuj oferis junecon por venko de la Ĉina Kontraŭjapana Milito.

Lastajn jarojn ankaŭ la registaro de la provinco Guizhou studis arkivojn kaj reaperigis la historion nekonatan. Shi Jizhong estis vicestro de instituto de esplorado de kulturo kaj historio de la provinco Guizhou. En 2004 li sisteme ordigis kaj esploris historiajn dokumentojn pri la internacia kuraca teamo. Dume li estis kortuŝita de la spirito de senegoisma kontribuo.

"En aliaj landoj la salajro de kuracistoj estas altaj tial kuracisto estas riĉa posteno. Sed en Ĉinio la plej multa monata salajro nur estis 300 juanoj, kaj ĝenerale ĉirkaŭ 150 juanoj. En batalkampo vivkondiĉoj estis penigaj, ili trapasis blokojn de japanaj trupoj, grimpis sur montoj, marŝis piede, aŭte aŭ ĉevale laŭkondiĉe."

Laŭ Shi Jizhong, ĉiuj membroj de la internacia kuraca teamo estas internaciismaj soldatoj, venkinte obstaklojn kulturajn kaj landlimajn ili plenumis la altan mision de savado per propra intelegento sub la kondiĉo de manko de kuracistoj kaj medicinaĵoj.

"Tiam mankas kuraciloj, per bambuo ili faris operacian tablon, splinton kaj portilon. En la malfacila tempo ili neniam zorgis pri sia salajro kaj sekureco, sindoneme laboris en Ĉinio 6 ĝis 7 jarojn ĝis la venko de la milito."

En artikolo "Mia rememoro pri vivo en ĉina ruĝa kruco" sinjorino Zhang Sunfen, ankaŭ edzino de bulgara kuracisto Ianto Kanetti kaj flegistino de la internacia kuraca grupo, skribis tiel:

"Ni diskutis pri plibonigo de laborkondiĉoj kaj proponis utiligi bambuojn. Rapide staris vicoj da elbambuaj domoj, inter ili estis granda hela operacia ĉambro, operaciaj tabloj kaj aliaj aparatoj estis faritaj el bambuo. La muro, fenestroj kaj pordoj estis kovritaj per gazo por fari malgrandan operacion sen infektigo."

Junulo Dai Binwu lernis en sichuan-a universitato por doktoriĝo pri ĉina moderna historio, kaj studo kaj reprezento pri la ĝenerala trupo de ĉina ruĝa kruĉo fariĝis lia disertacia temo. Li ankaŭ decidis ĉi tiun temon esti dumviva afero. Li diris:

"La ĝenerala trupo de ĉina ruĝa kruĉo estas organizo ne nur landa, sed ankaŭ internacia. Ĝi ne estis loka, klasa kaj partia, ĝi sin ligis kun la internacia komunumo kaj neignorigebla forto por kontraŭfaŝista milito. Kiel amatoro de historio, mi havas respondecon kaj devon por fari la aferon."

Elekto de studado de historio ĝuste estas elekto de la vojo soleca. Sed Dai Binwu diris, ke dum la elfosado de la historio li estis kuraĝigata. Li marŝas firme kaj trankvile sur la vojo.

"Membroj de la trupo, kiel estro Lin Shengke, flegisto Zhou Meiyu, rezignis riĉajn kondiĉojn de familio kaj sin dediĉis al la savado en la milito. Kiu sento estas? Jen patriotismo, savo, flego, humanismo, kontribuo kaj persisto. Kiel esploristoj de historio naskiĝintaj en la paca epoko, ni havas respondecon kaj devon noti iliajn brilajn kontribuojn kaj sciigi la veron de la historio."

Nun la urbo Guiyang planas fondi bazon por esplori la ĝeneralan trupon de ĉina ruĝa kruĉo sur la malnova adreso de la trupo. Dai Binwu esperis amasigi arkivojn disajn, ordigi ilin kaj eldoni publike libron.

"Nun multaj blankoj estas en la tereno. La internaciaj kuracistoj kaj flegistoj disis en la mondo, kiel estis iliaj vivo, laboro kaj gefiloj. Tio estas atentinda."

Robert Frost skribis en sia libro "La vojo ne prenita" tiel: "Du vojoj diverĝaj en la arbaro, kaj mi, mi prenis la vojon, kie vojaĝis malmultaj personoj, kaj tio faris diferencon."

Per la frazoj ni omaĝas al la membroj de la internacia kuraca teamo, kiuj havas idealon kaj amon, kaj al Peng Hongshu, Dai Binwu kaj Shijizhong, kiuj laboras por reaperigi la historion.