Brita eksterafera ministro baldaŭ vizitos Iranon
  2015-08-22 15:43:36  Xiong Linping

La 20an de aŭgusto oficisto de la irana eksterafera ministrejo konstatis, ke la brita eksterafera ministro Philip Hammond baldaŭ vizitos Iranon kaj ĉeestos la ceremonion por la remalfermado de la brita ambasadorejo en Irano.

Laŭ la raporto de la irana novaĵa televidstacio, en tiu tago unu oficisto de la irana eksterafera ministrejo diris, ke la brita eksterafera ministro Philip Hammond en la 22a de aŭgusto atingos Dehranon por fari viziton, tio estas la unua vizito de brita eksterafera ministro al Irano.