Okazis kazo de pafado en trajno de Amsterdamo al Parizo
  2015-08-22 17:39:40  Xiong Linping

La 21an de aŭgusto franca amaskomunikilo raportis, ke tiun tagon en la internacia rapidtrajno de Amsterdamo de Nederlando al Parizo de Francio okazis la kazo de pafado, kiu faris du homojn peze vunditaj kaj unu malpli grave vundiĝinta. Ĉi-vespere la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, dirante, ke Francio kaj Belgio kunlaboros por enketi la kazon.

La peze vunditaj estas unu brito kaj unu usonano, kaj el ili unu restas en danĝero.

Laŭraporte, la suspektata krimulo fabrikinta la kazon aĝas ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Tiam li elprenis aŭtomatan armilon kaj pafis en vagono. Kiam li ŝanĝis kartoĉon en necesejo, du usonaj militistoj en civila vesto lin superfortis. Poste la krimulo estis arestita de francaj policistoj de la trajnostacio Arras.

Proparolanto de la franca internafera ministrejo diris, ke oni ankoraŭ ne klaras pri la identeco de la krimulo, nek pri lia motivo; nun oni ne certas, ĉu tio estas terorista atako aŭ ne.