La nombro de mortintoj pro la eksplodo en Tianjin atingis 121 homojn
  2015-08-22 17:56:38  Xiong Linping

Je la 4a horo en la 22a de aŭgusto okazis la 13a gazetara konferenco pri la eksplodo okazinta la 12an de aŭgusto en la stablejo de danĝeraj kemiaĵoj apartenanta al la kompanio Ruihai en la haveno Tianjin. Gong Jiansheng, direktoro de la novaĵa oficejo de la registaro de Tianjin, informis, ke ĝis la 3a horo en la 22a de aŭgusto la nombro de mortintoj atingis 121 homojn, inter kiuj 19 estas fajrobrigadanoj el la ministerio pri publika sekureco, 48 fajrobrigadanoj el la haveno Tianjin, 7 civilaj policanoj, 45 civiluloj, kaj 2 ankoraŭ ne konfirmitaj.

Estas 54 malaperintoj, el kiuj 5 estas fajrobrigadanoj el la ministerio pri publika sekureco, 32 fajrobrigadanoj el la haveno Tianjin, 4 civilaj policanoj, kaj 13 civiluloj.