Enorde iris la provoprezentado por la venkotaga procesio
  2015-08-23 17:11:22  Xiong Linping

Por garantii, ke enorde iru la mitingo por la 70-jara jubileo de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito far de la ĉina popolo kaj de la kontraŭfaŝista milito, de nokte de la 22a ĝis antaŭtagmeze de la 23a de aŭgusto oni faris ĉi-celan ekzercadon en la regiono Tian'anmen kaj laŭlonge de la stratego Chang'an.

Laŭinforme, tiu ĉi provoprezentado, oni postulis, estu ekzercado en tuta procezo kaj en ĉiuj necesaj elementoj. Veteranoj batalintaj en la milito kontraŭ japana invado, gefiloj de martiroj en la milito, kaj reprezentantoj de tiuj, kiuj modele batalis kaj helpis en la fronto de la milito kontraŭ japana invado partoprenis en la ekzercado. Pli ol dek falangoj el fremdaj landoj, ekzemple el Rusio, Kazaĥio kaj Mongulio, invitite aliĝis al la ekzercado por delilado. Estis pli ol dek mil oficiroj kaj soldatoj, kvin cent kaj pli ekipaĵoj kaj preskaŭ du cent aviadiloj, kiuj sin ekzercis en revuado kaj defilado. Krom tio, ankaŭ multaj koncernaj branĉoj, kiel gardistaro de nacia flago, armea orkestro kaj ĥoro, partoprenis en la provoprezentado por la mitingo memoriga.