Abbas abdikis la prezidantecon de la Plenuma Komitato de PLO
  2015-08-23 17:11:22  Xiong Linping
Vespere de la 22a de aŭgusto la palestina prezidento Mahmoud Abbas abdikis la prezidantecon de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizaĵo (PLO), kio signifas, ke Palestino eble okazigos la unuafojan elekton de la Plenuma Komitato de PLO post 19 jaroj.

La Plenuma Komitato de PLO organizis kunvenon en la urbo Ramallah en CisJordanio, krom Abbas, ankaŭ aliaj naŭ membroj de la Plenuma Komitato de PLO proponis abdikon. Laŭinforme, la celo, ke la membroj de la Plenuma Komitato de PLO proponis abdikon, devigas la Palestinan Nacian Komitaton kiel eble plej frue kunvoki kunvenon por elekti novan plenuman komitaton.