Medvedev refoje ascendis sur la insularon Southern Kurils
  2015-08-23 17:11:22  Xiong Linping
La 22an de aŭgusto la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kritikis en sia deklaro, ke Japanio daŭre levis kontraŭargumenton pri la rezulto de la dua mondmilito, rekonata de la mondo.

Tiutage la rusa ĉefministro Medvedev ascendis sur la insularon Southern Kurils por fari inspektadon, kaj pri tio la japana registaro pretestis. La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la insularo Southern Kurils sendube estas teritorio de Rusio, rusa ĉefministro mem decidis sian vojaĝan itineron, sen propono veninta el fremda lando.

En sia retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj oni diras, ke la reago de la japana registaro pri la ascendo de Medvedev sur la insulon Etorofu refoje pruvis, ke Japanio daŭre levis kontraŭargumenton pri la rezulto de la dua mondmilito, rekonata de la mondo.