Altnivela dialogo okazas inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio
  2015-08-23 17:11:22  Xiong Linping

La 23an de aŭgusto la sudkorea prezidentejo Cheong Wa Dae informis, ke Sud-Koreio kaj Nord-Koreio organizis altnivelan dialogon en Panmunjom de la 18a horo kaj duono en la 22a ĝis la 4a horo kaj 15 minutoj en la 23a, kaj faris vastan interkonsiliĝon pri tio, kiel solvi la problemon, kiu lastatempe streĉis la situacion de la Korea duoninsulo, kaj kiel disvolvi la estontajn rilatojn inter la du flankoj. Ambaŭ konsentis, ke la plia dialogo komenciĝos je la 15a horo en la 23a por redukti la duiĝon.

Tiun ĉi dialogon unue proponis Nord-Koreio en la 21a de aŭgusto, kaj poste la dialogo okazis en "Paca Domo" flanke de Sud-Koreio en Panmunjom ĉe la landlimo. La du partioj havis nur du personojn por partopreni en la dialogo.