Pakistano nuligis sekurecan dialogon kun Barato
  2015-08-23 17:11:22  Xiong Linping

La 22an de aŭgusto la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en sia deklaro diris, ke Palestino nuligis la sekurecan dialogon kun Barato.

La deklaro diras, ke se oni observus la kondiĉojn proponitajn de la barata eksterafera ministro, la sekureca dialogo inter la du landoj havus nenian signifon; Palestino neniel povas akcepti "antaŭkondiĉojn" por la dialogo.

Iom pli frue la barata eksterafera ministro Sushma Swaraj esperis, ke palestinaj konsilantoj devos eviti, kiam ili venos al Barato, intervidiĝi kun gvidantoj de la regiono Kaŝmiro, kaj la dialogo koncernos nur problemon rilate al terorismo, kaj ne diskutos pri la problemo de Kaŝmiro dum la dialogo.