La aŭtorezervejo detruita de la eksplodo en la haveno Tianjin jam estis purigata
  2015-08-23 17:11:22  Xiong Linping

La 22a de aŭgusto estas la 11a tago de la eksplodo en la haveno Tianjin. Raportisto tiutage rigardis ĉeloke, ke ĉiuj aŭtomobiloj en la aŭtorezervejo sude en la kerna areo jam estis forprenitaj kaj la aŭtorezervejo estis purigita. Parenteze, de la 13a gazetara konferenco pri la eksplodo la raportisto informiĝis, ke ĝis la 15a horo en la 22a de aŭgusto la nombro de mortintoj atingis 121 homojn kaj 54 homoj malaperis.

En la gazetara konferenco Cao Xiaohong, vicestro de la urbo Tianjin, informis, ke el 121 viktimoj 119 jam estis identigitaj, inter kiuj 19 homoj estas fajrestingistoj el la ministerio pri publika sekureco, 48 fajrestingistoj el la haveno Tianjin, 7 civilaj policanoj, 45 civiluloj, kaj 2 ankoraŭ ne identigitaj. En 54 malaperintoj enestas 5 fajrestingistoj el la ministerio pri publika sekureco, 32 fajrestingistoj el la haveno Tianjin, 4 civilaj policanoj, kaj 13 civiluloj.