La nombro de malaperintoj pro montofalo en Funing atingis 11 homojn
  2015-08-23 17:21:53  Xiong Linping

De la novaĵa oficejo de la gubernia registaro de Funing, Yunnan, raportisto informiĝis, ke ĝis la 8a horo kaj duono en la 23a de aŭgusto la nombro de malaperintoj pro la montofalo okazinta la 22an de aŭgusto en la gubernio Funing de la provinco Yunnan atingis 11 homojn; nun oni trovis 3 kadavrojn en la loko de terfalo.