Xi Jinping gratulis al Internacia Kongreso de Historia Scienco
  2015-08-24 13:17:58  Li Lu

Dimanĉe en Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco, inaŭguriĝis la 22a Internacia Kongreso de Historia Scienco. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kongreso. Li esprimis varman gratulon al la kongreso kaj sincere bonvenigis Marjatta Hietala, prezidanton de la Internacia Komitato de Historia Scienco, kaj historiistojn ĉeestantajn al la kongreso.

Xi diris en sia letero, ke historia studo estas bazo de ĉiuj sociaj sciencoj, ĉar ĝi portas gravan historian mision. Serioze trakti historion, studi historion, tiri lecionojn el historio povos porti al la homaro multe da saĝeco por kompreni la pasintecon, kapti estantecon kaj krei estontecon.

Xi montris, ke ĉinoj donas gravecon al la studo de historio, kaj la ĉinaj antaŭuloj restigis grandan kvanton da historiaj klasikaĵoj. Ĉiuj landoj kaj nacioj havas siajn prorpajn disvolvajn procezojn, kaj devas respekti unu alian pri elekto kaj profundigi reciprokan komprenon por kune krei pli belan estontecon de la homaro. Li esperis, ke la kongreso antaŭenpuŝos historian studon de ĉiuj landoj kaj helpos la homojn serĉi la direkton de antaŭeniro per inspiro de historio.