Ban Ki-moon bonvenigas dialogon inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio
  2015-08-24 13:22:26  Li Lu
Sabate vespere, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris deklaron pere de sia proparolanto, dirante, ke li bonvenigas altnivelan dialogon inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio kaj instigas la du flankojn mildigi la situacion kaj akceli pacon kaj stabilecon de la korea duoninsulo per la dialogo.