Ĉinio intencas amnestii partajn malliberulojn
  2015-08-24 19:40:25  Xiong Linping

La 24an de aŭgusto la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK) en sia 16a sesio kontrolis la projekton de decido pri amnestio de partaj malliberuloj. La projekto preskribas, ke por jubilei la 70-jariĝon de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la kontraŭfaŝista milito la ĉina registaro praktikos specialan amnestion al kvar specoj de malliberuloj, kiuj estis kondamnitaj antaŭ la unua de januraro 2015 kaj post la malliberiĝo ne havigos realan krizon al la socio.

La kvar specoj de malliberuloj estas tiuj, (1) kiuj partoprenis en la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj en la liberiga milito de la ĉina popolo; (2) kiuj, post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, aliĝis al la batalo por la suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco de la ŝtato; (3) kiuj aĝos pli ol 75 jarojn, aŭ estos grave kriplaj, aŭ ne povos sin mastri en ĉiutaga vivo; kaj (4) kiuj aĝis malpli ol 18 jarojn, kiam ili faris krimon, aŭ estis kondamnitaj je mallibereco de malpli ol 3 jaroj, aŭ havos restantan malliberecon de malpli ol unu jaro. Kaj krome, en la amnestiitoj ne ekzistos gravaj krimuloj.