Novaĵa centro por la venkotago servos al la publiko
  2015-08-24 19:40:25  Xiong Linping

De koncernaj aŭtoritatoj raportisto informiĝis, ke la novaĵa centro por la 70-jara jubileo de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la kontraŭfaŝista milito servos al la publiko ekde la 27a de aŭgusto.

La centro traktos intervjuajn atestilojn, akceptos intervjuajn petojn, kaj aranĝos intervjuadon por raportistoj el Honkongo, Makao, Tajvano, kaj el fremdaj landoj, kaj liveros por la raportado de tiuj raportistoj informan servon kaj teknologian garantion.

La novaĵa centro instalos sin en la centra hotelo Media en Pekino.