Dek homoj mortigitaj en atako al prizono en Damasko
  2015-08-24 14:04:49  Yu Rongkang

Iu prizono en Damasko, la ĉefurbo de Sirio dimanĉe estis kanonita, almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 53 aliaj vunditaj.

La siria Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke pluraj obusoj de bombokanono trafis la enirejon de la centra prizono en la distrikto Adra en la orienta antaŭurbo de Damasko, kiam multaj parencoj de malliberuloj eniris la prizonon por vizito. La atako mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj.

La Siria Observatorio por Homaj Rajtoj, kies stabejo troviĝas en Londono, diris, ke multaj estis grave vunditaj, tial la nombro de mortintoj eble kreskos.

Lastatempe la registara armeo de Sirio intensigis la baton al armitaj ribeluloj kaj ekstremismaj grupoj en la regiono ĉirkaŭ Damasko, kaj tio akrigis la konflikton. Sabate kanonado de la registara armeo mortigis 20 armitajn ribelulojn.