Scienc-fikcia romano de ĉina verkisto gajnis premion Hugo
  2015-08-24 14:33:50  Yu Rongkang

Sabate en Vaŝingtono la 73a Monda Scienc-Fikcia Kongreso anoncis, ke ĉi-jare la Premio Hugo por plej Bona Romano estas aljuĝita al "La Tri-Korpa Problemo" de Liu Cixin el Ĉinio.

Liu estis la unua azia verkisto, kiu gajnis la premion Hugo, rigardatan kiel la plej altan honoron por scienca fikcio kune kun la premio Nebula.

En telefona intervjuo kun raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua, Liu diris, ke li estis tre feliĉa pri la honoro, tamen li traktos la premion per humila sinteno.

La trilogio de la romano estas Tri-Korpo, La Malluma Arbaro kaj Fino de la Morto, kaj ĉiuj verkoj estis eldonitaj. La romano priskribas serĉadon de ekstertera civilizacio. La premio Hugo fondita en la jaro 1953 estis aljuĝita 62 fojojn escepte de 1954. En la monda scienc-fikcia rondo la premioj Hugo kaj Nebula estas la plej aŭtoritataj kaj influaj. La premio Hugo ricevis la nomon de Hugo Gernsback, kiu estas rigardata kiel patro de scienca fikcio de Usono.