Britio kaj Irano remalfermas ambasadorejojn unu en alia
  2015-08-24 15:02:45  Yu Rongkang

Dimanĉe en Teherano brita sekretario pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond remalfermis la britan ambasadorejon en Irano. Tio signis la reboniĝon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj post la rompiĝo dum kvar jaroj.

La irana nacia televido raportis, ke tiutage Hammond atingis Teheranon kaj tuj iris al la brita ambasadorejo. Li ĉeestis la remalferman ceremonion kun Ajay Sharma, brita aferŝarĝito al Irano. La brita flago estis denove hisita super la ambasadorejo post la kvar-jara frostiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Tio estas la unua vizito de brita sekretario pri eksterlandaj aferoj al Irano de post 2003. Dum la du-taga vizito Hammond renkontiĝos kun irana prezidento Hassan Rouhani, ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif, parlamenta prezidanto Ali Larijani kaj petrola ministro Bijan Zanganeh.