Hindio bedaŭras nuligon de sekureca dialogo kun Pakistano
  2015-08-24 15:45:34  Yu Rongkang

Hindio dimanĉe bedaŭris, ke Pakistano anoncis nuligon de dialogo inter la dulandaj konsilistoj pri nacia sekureco, kiu estis planita por la 23a kaj 24a de tiu ĉi monato en Hindio.

Hinda ministro pri internaj aferoj Rajnath Singh diris, ke Hindio opinias, ke la pakistana flanko devas porti respondecon pri la nuligo de la dialogo, ĉar la planita dialogo tuŝos nur la batalon kontraŭ terorismo, sed ne koncernos la demendon de Kaŝmiro. Li diris, ke Hindio ĉiam konsentas dialogi kun Pakistano, kaj rekomenco de la dialogo dependas de la pakistana sinteno.

Antaŭ tio Hindio kelkfoje kontestis la planon de Pakistano inviti gvidantojn de politikaj partioj en Kaŝmiro sub la regado de Hindio. Hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj sabate diris, ke Hindio nuligos la interparolon, se la pakistana flanko obstine deziras renkontiĝi kun politikaj gvidantoj el Kaŝmiro.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sabate faris deklaron, anoncante nuligon de la dialogo inter la dulandaj konsilistoj pri nacia sekureco.