Multlandaj trupoj akcelas dispoziciojn por bato al Boko Haram
  2015-08-24 16:02:15  Yu Rongkang

Sabate en Nĝameno, la ĉefurbo de Ĉadlando finiĝis la kunveno de stabestroj de koaliciaj trupoj el la kvin landoj de la regiono de Ĉado. La ĉeestantoj diskutis pri dispozicioj kaj strategiaj aranĝoj por la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Boko Haram. La koaliciaj trupoj akcelos la dispoziciojn por la batalo. La trupoj konsistas el 8 700 soldatoj kaj estas dividitaj en kvin armeojn. Ili faras dispoziciojn por la batalo en tri regionoj.