Ban Ki-moon bonvenigas interkonsenton inter KPDR kaj KR
  2015-08-25 14:54:31  Selena

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde publikigis deklaron, bonvenigante la interkonsenton atingitan inter Korea Respubliko kaj la Korea Popoldemokratia Respubiko. Li ankaŭ laŭdis la du flankojn pro ilia konsento pri regula interparolo.

Li diris en la deklaro, ke li forte esperas, ke la humanaj rimedoj, ekzemple aranĝo por la renkontiĝo de sudkoreaj kaj nordkoreaj disigitaj familianoj, povos regule okazi sen limigo de politika kaj sekureca faktoroj. Li esperas ankaŭ, ke la bona tendenco de dialogo inter la du flankoj akcelos rekomencon de la interparolo por solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo.