Nord-Koreio kaj Sud-Koreio atingis konsenton
  2015-08-25 17:03:21  Selena

Sudkoreio kaj Korea Popoldemokratia Respubliko marde akordiĝis pri multaj temoj post pli ol 40-hora intertraktado.

La komuna komunikaĵo sekve publikigita havas jenajn enhavojn: la du flankoj kiel eble plej frue okazigos registaran interparolon en Seulo aŭ Pjongjango por antaŭenpuŝi dialogon kaj akordiĝon en multaj kampoj kaj tiel plibonigi la duflankajn rilatojn; Nordkoreio bedaŭris pri vundiĝo de du sudkoreaj soldatoj pro minoeksplodo ĉe la sudkorea flanko en la nemilita regiono; Sudkoreio ĉesigas brodkastan mesaĝon al Nordkoreio per megafono laŭ milita limlinio se ne okazos nenormala evento; Nordkoreio senigos militan staton; Ambaŭ flankoj konsentis okazigis renkontiĝon de disigitaj familianoj kaj plifortigi interŝanĝon inter la popoloj.