Omaĝado al la venkotago ne celas iun specifan landon
  2015-08-25 19:26:01  Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 25a de aŭgusto en la laŭtema gazetara konferenco, aranĝita de la Novaĵa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, por omaĝi la memoron al la 70-jariĝo de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la kontraŭfaŝista milito, pridemandite la ĉina eksterafera vicministro Zhang Ming respondis, ke ĉi-jaro estas la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la kontraŭfaŝista milito, kaj la ĉina registaro organizas memorigajn aktivadojn de la 3a de septembro por tio, ke oni ne forgesu la historion, karmemoru la martirojn, ŝatu pacon, kaj kreu estontecon. Li diris, ke Ĉinio jam plurfoje indikis, ke tiuj aktivadoj ne celas iun specifan landon, nek hodiaŭan Japanion, nek la vastan japanan popolon, do havante nenian rektan ligecon kun la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio; Ĉinio de ĉiam kaj daŭre persistas en la kvar politikaj instrumentoj rilataj al Ĉinio kaj Japanio, sur kiuj la du landoj sin plibonigas kaj evoluigas.

Zhang Ming informis, ke la gastoj por ĉeesti al la aktivadoj venas el ĉiuj kontinentoj, do havante vastan reprezentecon kaj montrante, ke la ĉina kaj monda popoloj havas altgradan rekonon kaj komunan volon en la memorado pri la historio,