PM2.5 rekorde falis en sinsekvaj kvin tagoj
  2015-08-25 20:34:44  Xiong Linping

La 25an de aŭgusto la Pekina Mediprotekta Buroo organizis gazetaran konferencon kaj informis, ke por la monda ĉampioneca konkurso de atletismo kaj la defilado de falangoj oni en Pekino praktikas 15-tagan garantion pri aera bonkvalito, kaj nun la tempodaŭro pasis jam trione, sed la efiko por redukti gasan ellasadon montriĝis evidenta. Zhang Dawei, direktoro de la Monitora Centro sub la Pekina Mediprotekta Buroo, diris, ke de la 20a ĝis la 24a de aŭgusto la denseco de PM2.5 en Pekino sin tenis mezume je 19,5 mikrogramoj kubmetre en la sinsekvaj kvin tagoj. Do tio estas rekorde la plej malalta valoro en la historio.