Prezidanto Xi ordenos veteranojn kaj altrangajn oficirojn
  2015-08-25 14:32:12  Yu Rongkang

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio marde okazigis la 6an gazetaran konferencon pri la venkotaga solenado, kiu okazos en la 3a de septembro. Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo, diris, ke antaŭa la venkotaga militista parado, prezidanto Xi Jinping ordenos veteranojn kaj altrangajn oficirojn, kiuj batalis en la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Guo diris, ke matene en la 2a de septembro la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono donos medalojn al vivantaj veteranoj, maljunaj kamaradoj kaj altrangaj oficiroj de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso aŭ al iliaj familianoj.