Usono certigos sukceson al vizito de Xi Jinping
  2015-08-26 15:11:19  Li Lu

Marde en Vaŝingtono, John Kirby, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono estas tre grava. Usono kaj Ĉinio kune penos por certigi sukceson.

Tiutage en gazetara konferenco Kirby diris, ke usona ŝtatsekretario John Kerry arde atendas la viziton de Xi Jinping. Li diris ankaŭ, ke ĉimonate en Malajzio, Kerry faris interparolon kun Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la vizito. Kerry ĉeestos rilatajn aranĝojn dum la vizito de Xi Jinping en Usono.