La unua kriplula forumo enkadre de Ĉinio kaj ASAN okazos en Nanning
  2015-08-26 20:00:38  Xiong Linping

La unua kriplula forumo enkadre de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) okazos inter la 16a kaj 18a de septembro en la ĉefurbo Nanning de la aŭtonoma regiono Guangxi.

Laŭinforme, tiu ĉi forumo estos kune organizata de la Ĉina Kriplula Federacio kaj de la popola registaro de la aŭtonoma regiono Guangxi. La ĉeftemo de la forumo estas akcelo de egaleca partoprenado kaj de akorda evoluado ĉe la kripluloj.

Samtempe kun la kriplula forumo enkadre de Ĉinio kaj ASAN, okazos ankaŭ aliaj du aktivadoj: ekspozicio de helpaparatoj por kripluloj en kadro de Ĉinio kaj ASAN kaj artprezentado de kripluloj. Ĉi tiuj aktivadoj montros vastajn perspektivojn kaj esperojn al Ĉinio kaj ĉiuj landoj de ASAN en resanigo de kripluloj, interŝanĝo kaj kunlaboro rilate al kulturo, kaj en komuna evoluado.