Eldoniĝis "Estu Sekretario de Gubernia Partia Komitato kiel Jiao Yulu" de Xi Jinping
  2015-08-26 20:00:38  Xiong Linping

La libron de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kompilitan de la Esplorejo pri Dokumentoj sub la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, eldonis la Centra Dokumenta Eldonejo kaj distribuas tra la lando.

La libro kolektis la paroladojn de Xi Jinping, kiuj okazis en la kunsidoj de kursanoj el la studaj kursoj de sekretarioj de gubernia Partia komitato en la Centra Partia Lernejo, kaj kiuj estis faritaj dum renkontiĝoj kun elstaraj sekretarioj de gubernia Partia komitato el la tuta lando. Tiuj ĉi paroladoj ĉiuj estas unuafoje publikigitaj.