Akvokatastrofo atakis provincon Yunnan
  2015-08-26 20:21:41  Xiong Linping

De la komandejo de la provinco Yunnan pri preventado de inundo kaj akvomankego raportisto informiĝis, ke ĝis la 24a de aŭgusto la plagoj de inundoj ekde la estiĝo de akvokatastrofo kaŭzis suferon de miliono kaj 350 miloj da homoj en 95 gubernioj, urboj kaj distriktoj; de katastrofo mortis 15 homoj kaj malaperis 9; disfalis 2 185 domoj; kaj la areo de grenoj trafitaj de natura detruo atingis milionon kaj 420 milojn da muoj.