IAEA studas informojn de irana nuklea plano
  2015-08-26 13:04:47  Yu Rongkang

Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, marde diris, ke la agentejo ricevis el Irano informojn pri nuklea plano, kaj nun ĝi studas ilin.

Amano diris al amaskomunikiloj tiutage post kunveno de la agenteja konsilio, ke en la 15a de tiu ĉi monato Irano liveris al la agentejo informojn pri sia nuklea plano, kaj nun la agentejo studas tiujn informojn, tamen ĝi ankoraŭ ne povas fari konkludon pri la donitaĵoj.

Amano diris en la kunveno, ke la agentejo kontrolos la efektivigon de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando, atingita en julio, kaj solvos restajn historiajn demandojn pri la nuklea plano kune kun Irano. Tiuj laboroj bezonas ĉirkaŭ 10 milionojn da usonaj dolaroj en ĉiu jaro, tamen la ekstra fonduso de la agentejo por tiuj laboroj elĉerpiĝos en la tria tagdeko de septembro.

La 14an de julio Irano kaj la ses potencaj landoj atingis la ampleksan interkonsenton. Laŭ la interkonsento, post kiam la Internacia Atom-Energia Agentejo konfirmos la iranan efektivigon de rilataj rimedoj, ĉiuj ekonomiaj sankcioj de UN kaj EU kontraŭ Irano estos nuligitaj, kaj la grandega plimulto de usonaj sankcioj kontraŭ Irano estos frostigita.