Konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco vizitos Ĉinion
  2015-08-26 13:22:38  Yu Rongkang

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis marde en gazetara konferenco, ke Susan Rice, konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco, vizitos Ĉinion en la fino de tiu ĉi semajno.

Dum la restado de Rice en Ĉinio de vendredo ĝis sabato, la ĉina kaj la usona flankoj interŝanĝos opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri aliaj gravaj demandoj.

La du flankoj sin preparos por la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono en septembro laŭ la invito de usona prezidento Barack Obama.