Turkio kaj Usono atingis interkonsenton pri batalo kontraŭ IŜ
  2015-08-26 14:01:59  Yu Rongkang

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj  Mevlut Cavusoglu marde diris, ke Turkio kaj Usono atingis definitivan interkonsenton de milita kunlaboro pri batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Cavusoglu diris tiutage en gazetara konferenco en Ankaro, ke Turkio kaj Usono jam finis teknikan intertraktadon pri la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, kaj la du flankoj subskribis interkonsenton de kunlaboro. Oficiroj de la dulandaj armeoj definitivigos la daton de komuna agado.

La 20an de julio bombatako trafis kulturan centron de la distrikto Suruc en la turka provinco Sanliurfa proksima al la landlimo kun Sirio. La eksplodo mortigis 33 homojn kaj vundis cent aliajn. La turka polico konstatis, ke la atakanto estis 20-jara turko, kiu iris en Sirion kaj aliĝis al la Islama Ŝtato. Poste Turkio komencis aktive bati militantojn de la grupo.