Blanka Domo eligis pozitivajn signalojn pri vizito de Xi Jinping
  2015-08-27 13:09:06  Li Lu

Kun proksimiĝo de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono, la Blanka Domo eligis pozitivajn signalojn pri lia vizito en lastaj sinsekvaj tagoj. Merkrede, Josh Ernest, proparolanto de la Blanka Domo, diris, ke estas tre grave subteni kontakton inter usona prezidento Barack Obama kaj ĉina prezidanto Xi Jinping.

Scott Walker, kandidato al usona prezidento en la venonta elektado kaj ŝtatestro de Viskonsino, lastatempe petis Obama nuligi la viziton de Xi Jinping. Responde al tio, Ernest diris, ke Obama opiniis, ke subteni la kontakton kun Ĉinio estas efika maniero al Usono por akceli interesojn en la tuta mondo. Li aldonis, ke ekzemple en la lasta aŭtuno dum la vizito de Obama en Ĉinio, Usono kaj Ĉinio kune anoncis historian promeson pri respondo al klimata ŝanĝiĝo, kune limigi karbonan emisiadon. Tio signifas, ke daŭra kontakto inter Obama kaj Xi estas tra grava.

La Blanka Domo daŭre eligis pozitivajn signalojn pri la vizito de Xi. Eric Schultz, alia proparolanto de la Blanka Domo, marde diris, ke per altnivelaj interŝanĝoj, inkluzive de ŝtataj vizitoj, Obama havas ŝancon solvi diverĝojn inter Usono kaj Ĉinio, almenaŭ malpliigi ilin, eĉ se ili ne puvus esti komplete eliminitaj.