Ĉinio kaj Rusio subskribos pli ol dudek kunlaborajn interkonsentojn
  2015-08-27 20:26:09  Xiong Linping

Andrei Denisov, rusa ambasadoro rezidanta en Ĉinio, diris merkredon en Pekino, ke la rusa prezidento Putin vizitos Ĉinion inter la 2a kaj la 3a de septembro, kaj dum lia restado la du landoj eble subskribos pli ol dudek kunlaborajn interkonsentojn interalie pri energio.

Andrei Denisov informis, ke tiuj ĉi interkonsentoj subskribotaj de la du landoj amplekos kelkajn kampojn pri financo, investado kaj trafiko, kaj ili donos novan movforton al la dulanda strategia kunlaboro. Li diris ankaŭ, ke la instrumentoj certe enhavos kunlaboran interkonsenton pri energio, sed la detalon oni malkovros nur en la 3a de septembro.