Ĉina kaj malajzia armeoj faros komunajn manovrojn
  2015-08-27 20:26:09  Xiong Linping

Merkredon Yang Yujun, proparolanto de la ĉina Nacidefenda Ministerio, proklamis en Pekino, ke laŭ jara plano la ĉina kaj malajzia armeoj faros komunajn manovrojn kun la titolo "Paco kaj Amikeco 2015" meze de septembro en la markolo Malako kaj en ties ĉirkaŭa areo. Tio estos la unua fojo, ke la dulandaj armeoj organizas kombinitajn manovrojn en realaj operacoj.

Yang Yujun informis, ke la dulandaj armeoj sendos elitajn trupojn terajn, marajn kaj aerajn al la partopreno en la manovroj. Interalie, la ĉinaj trupoj ampleksos 1 160 soldatojn, 2 destrojerojn, 1 hospitalŝipon, 4 transportajn aviadilojn kaj 3 ŝip-portatajn helikopterojn.