Ĉefministro alvokas pli fortan lufinancon por subteni ekonomion
  2015-08-27 16:44:02  Yu Rongkang

La Ŝtata Konsilio, ĉina Kabineto, merkrede petis la landan lu-industrion faciligi financadon kaj plifortigi realan ekonomion.

Deklaro publikigita post la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio prezidita de ĉefministro Li Keqiang, diris, ke fortaj lu-servoj povas liveri kapitalon por subteni ekipaĵan investon kaj industrian altgradigon.

La kunveno postulis malpliigi komplikajn kaj superfluajn formalaĵojn, ekzemple nuligi sojlon de minimuma kapitalo por starigo de filioj de financaj lu-kompanioj kaj simpligi procedurojn por luo de ekipaĵoj kiel ŝipoj, terkultiva maŝinaro, medicinaj aparatoj kaj aviadiloj.

La deklaro diris, ke pli da subtenoj celos importon de pintklasaj ekipaĵoj kaj pura energio, precipe servojn al la disvolvado de malgrandaj entreprenoj kaj agrikulturo.