Siria registaro kaj armitaj opoziciuloj akordiĝis pri mallonga batalhalto
  2015-08-27 16:44:17  Yu Rongkang

La registara armeo kaj armitaj opoziciuloj de Sirio merkrede akordiĝis pri mallonga batalhalto en tri lokoj.

Libana televido raportis, ke la siria registaro kaj la opozicia grupo Ahrar al-Sham konsentis haltigi batalon por 48 horoj ekde la 6a horo ĵaŭde en Zabadani de la provinco Damask-Ruro kaj en Kefraya kaj Fouaa de la provinco Idleb.

Bone informita persono diris, ke la interkonsento pri batalhalto estas pozitiva signalo de la du flankoj por solvi konflikton en Zabadani. Pli frue en tiu ĉi monato la du flankoj konsentis haltigi batalon en Zabadani, sed abortis la batalhalto nelonge post deklaro de la interkonsento.

Iuj amaskomunikiloj raportis, ke ankaŭ Turkio kaj Irano enmiksiĝis en intertraktadon. La bone informita persono diris, ke la intertraktado iras ĉirkaŭ la kondiĉoj de retiro de la opoziciuloj el Zabadani.