Rusio kaj Egiptio proponas vastan fronton de kontraŭterorisma batalo
  2015-08-27 16:44:29  Yu Rongkang

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede diris, ke Rusio kaj Egiptio rekomendas starigon de vasta fronto por komuna batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Laŭ informoj de la retejo de rusa prezidento, tiutage Putin diris en gazetara konferenco post sia renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel Fattah el-Sisi, ke Rusio kaj Egiptio unuanime opinias, ke oni devas intensigi la batalon kontraŭ internacia terorismo, kaj tio havas aparte gravan signifon en la nuna situacio de furioza aktiveco de la Islama Ŝtato kaj aliaj ekstremismaj grupoj.

El-Sisi diris, ke li diskutis kun Putin pri la siria krizo, la demando inter Palestino kaj Israelo, kaj la situacio en Jemeno kaj Libio, kaj ambaŭ opiniis, ke la siria krizo devas esti solvita per politika vojo laŭ la ĝeneva komunikaĵo.